Sorbitola glukozido | ||
Kemia formulo | ||
Laktitolo | ||
Laktitolo estas komerce akirebla. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 585-86-4 81025-04-9 | |
ChemSpider kodo | 138481 | |
PubChem-kodo | 157355 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka aŭ malhela solidaĵo[1] | |
Molmaso | 344,31596 g mol−1 | |
Denseco | 1,69 g/cm−3[2] | |
Fandpunkto | 100°C [3] | |
Bolpunkto | 788,5°C [4] | |
Refrakta indico | 1,6340 | |
Ekflama temperaturo | 430,7°C [5] | |
Solvebleco | Akvo:572 g/L[6] | |
Mortiga dozo (LD50) | 30000 mg/kg (buŝe) [7] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Laktitolo aŭ Sorbitola glukozido estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la glukozo kaj sorbitolo. Ĝi estas blanka aŭ malhela solidaĵo, tre solvebla en akvo, dumetilformiamido, metanolo, kaj tre malmulte solvebla en glacia acetata acido kaj kloroformo. Laktitolo posedas 12 karbonatomojn, 24 hidrogenatomojn kaj 11 oksigenatomojn.
Laktitolo estas dusaĥarida sukeralkoholo (glukozo kaj sorbitolo) produktita de laktozo. Ĝi estas uzata kiel anstataŭiga pogranda dolĉigilo por malaltaj kaloriaj manĝaĵoj kun 30-40% de la dolĉeco de la saĥarozo. Ĝi ankaŭ estas uzata medicine kiel laksigilo[8], en la traktado de hepata encefalopatio[9], kaj estas nekariogenagento[10].
Laktitolo estas uzata en diversaj manĝaĵoj kun malaltaj energioj aŭ manĝaĵoj malalte grasa. Alta stabileco faras ĝin populara por bakado. Ĝi estas uzata en sensukeraj bombonoj, kuketoj (biskvitoj), ĉokolado, kaj glaciaĵo, kun dolĉeco de 30-40% tiu de saĥarozo. Laktitolo ankaŭ antaŭenigas kolon-sanon kiel prebiotiko. Pro malbona sorbado, laktitolo nur havas 2-2.5 kilokaloriojn (8.4-10.5 kiloĵuloj) je gramo, komparata kun 4 kilokalorioj (17 kJ) je gramo por tipaj saĥaridoj. Tial, Laktitolo estas proksimume 60% same kaloria kiel tipaj saĥaridoj.
Laktitolo estas listigita kiel ingredienco en iuj preskribaj medikamentoj. Laktitolo estas laksigilo kaj estas uzata por malhelpi aŭ trakti konstipon. En februaro 2020, Laktitolo estis aprobita por uzo en Usono kiel osmoza laksigilo por la terapio de kronika idiopata[11] konstipo (CIC) en plenkreskuloj.
Laktitolo en kombinaĵo kun plantaga ŝelo estas aprobita kombinaĵo por idiopata konstipo kiel laksigilo kaj estas uzata por malhelpi aŭ trakti konstipon.